Károly Esztergályos
Aspekto
Károly Esztergályos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Esztergályos Károly |
Naskiĝo | 19-an de majo 1941 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1960–1965) |
Familio | |
Frat(in)o | Cecília Esztergályos |
Edz(in)o | Vera Venczel Krisztina Deák Dorottya Radványi (en) |
Infano | Krisztina Esztergályos (en) ( Krisztina Deák) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo |
Károly Esztergályos [kAroj estergAjoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esztergályos Károly estas hungara reĝisoro, scenaristo, altlerneja instruisto. Lia pli juna fratino estis Cecília Esztergályos, lia unua edzino estis Vera Venczel, la dua Krisztina Deák.
Károly Esztergályos[1][2] naskiĝis la 19-an de majo 1941 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Esztergályos akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1965. Liaj plej gravaj instruistoj estis Félix Máriássy kaj Károly Makk. Li estis reĝisoro de la Hungara Televizio inter 1965–2002. Li ankaŭ instruis en la altlernejo inter 1975–1992. Li ricevis premiojn inter 1974-2012. Li edziĝis trifoje, la dua kaj tria edzino naskis unufoje.
Liaj teatraj reĝisoraj laboroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Molière: Tartufo (1988)
- Jenő Heltai: A tündérlaki lányok (2004)
- Lajos Zilahy: Printempo de Morto (teatra versio, 2013)
Liaj filmaj reĝisoraj laboroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Találkozás (1962)
- Orosz asszony (1973)
- Nóra (1986)
- István király (1992)
Liaj scenarlibroj, samtempe reĝisoro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Paradicsomi játékok (1968)
- Kaputt (1974)
- A bukás (1986)
- Feltámadás Makucskán (1995)
- Szégyen – Töredék a huszadik századból (2010)
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- Meztelen képernyő. A TV aranykora (2005)